Bonvenon

Retoso estas la reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj, kiu okazos inter la 26-a kaj la 29-a de Aprilo 2024. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto.

Se vi ŝatas amuziĝi, ludi kvizojn, partopreni en prelegoj aŭ diskutrondoj, aŭ koncertumi: Retoso bonvenigas vin! La evento enhavos la plej malaĉan programon, tre diversan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj.

Retoso estos vere tutmonda evento kaj partoprenebla por homoj ie ajn en la mondo. Ĝi havos programerojn en tempoj taŭgaj por homoj en Azio, Ameriko, Afriko, Oceanio kaj Eŭropo.

Partopreni en Retoso estas tute senkosta por ĉiuj! Klaku ĉi tie por aliĝi.

Se vi uzas Telegram, vi povas jam antaŭĝoji nian grupon ĉi tie.

Sendu viajn demandojn al retoso.tejo@gmail.com aŭ al la telegramgrupo.