Organiza teamo

Snehaĝa Venkatesh venas de Barato, kaj estas vicprezidanto de TEJO. Ŝi respondecas  pri Edukado, Scienco, kaj Retaj eventoj. Ŝi ĉeforganizas Retoson.

Francesco Fagnani estas Komitatano A de TEJO por Italio kaj estrarano de la Itala Esperantista Junularo. Esperantisto ekde la jaro 2014, li nun laboras kiel kemiisto ĉe la Universitato de Milano. En Retoso li helpas kun la programo.

Patricio Agustín Iglesias estas kasisto de TEJO kaj respondeca estrarano pri Landa kaj Faka Agado, Pasporta Servo, Patronoj kaj Junaj Amikoj. En Retoso li helpas pri financoj kaj la programo.

Arya Ferduzi estas ĝenerala komisiito de Landa kaj Faka Agado de TEJO. Li spertas pri retaj eventoj kaj dum Retoso helpas pri reklamado kaj la programo.

Ikvero Almeida estas estrarano de TEJO kaj de Brazila Esperantista Junulara Organizo. Li ankaŭ redaktoras la Movadan Rubrikon de Kontakto. Dum Retoso li helpas pri la reklamado.

Lulu la Tortue venas de Francio. En Esperantujo ŝi estas konata pro siaj kontribuoj pri ekologio kaj kiel videoartisto. Dum Retoso, ŝi prizorgas la videbligon de la evento en sociaj retoj.

Ŝujano estas doktoriĝanto el Jilin Universitato, Ĉinio. Li eklernis Esperanton en 2018 kaj ŝatus amikiĝi kun esperantistoj el la tuta mondo! Li helpas  fari Retoson pli alirebla al ĉinaj esperantistoj kaj okupiĝas pri reklamado inter azianoj.